Citation Hunt

La jena eltiraĵo el Vikipedio ne estas subtenata de fidinda fonto. Ĉu vi povas trovi unu?

Alklaku Mi komprenis! por iri al Vikipedio kaj ripari la eltiraĵon, aŭ alklaku Sekva! por vidi alian. Bonŝancon!

En la paĝo Incenso:

"

La fruaj judoj per incensa fumo serĉis rilatojn al Dio, gracon kaj favoron (Eliro 1,3-4; 4,3-5; 8,20-21). Sed en la Biblio atestiĝas ankaŭ nereligiaj uzoj de bonodoraĵoj, ekz. en la Sentencoj de Salomono (7,17) "mi preparis mian kuŝejon per mirho, aloo kaj cinamo", kaj en la Alta Kanto de Salomono (8,2) ni ekscias pri gustaĵoj la sekvan: "mi prezentus al vi aromizitan vinon kaj moston el miaj granatfruktoj". Ankaŭ la babilonanoj uzis incenson en sia preĝado, de kiuj la kutimon atingis Grekujon kaj Romon. La antikvaj romaj pastroj uzis por ĉiu dio apartan incenson.[mankas fonto]