Citation Hunt

La jena eltiraĵo el Vikipedio ne estas subtenata de fidinda fonto. Ĉu vi povas trovi unu?

Alklaku Mi komprenis! por iri al Vikipedio kaj ripari la eltiraĵon, aŭ alklaku Sekva! por vidi alian. Bonŝancon!

En la paĝo Rutena lingvo:

"

La rutena lingvo estas historia orienta slava lingvo, kiu ĉesis esti aktive parolata dum la 17-a jarcento.[mankas fonto] La lingvo evoluis en la belorusan, ukrainan kaj rusinan lingvojn. Tial, ĝi estas ofte referita (precipe fare de la respektivaj orientslavaj popoloj) kiel "malnovbelorusa" (beloruse старабеларуская мова) aŭ "malnovukraina" (ukraine староукраїнська мова), en rusa esplorado precipe kiel "okcidentrusa (ruse западнорусский язык). En la mezepoka grandpotenco Grandduklando Litovio, kiu kovris ankaŭ plejparton de la nunaj ŝtatoj Belorusio kaj Ukrainio, la rutena estis unu el la ŝtataj lingvoj.[1] La norvega lingvisto Christian Schweigaard Stang uzis la esprimon "okcidentrusa oficeja lingvo de la Grandduklando Litovio".[2]